esocom esocom eohose.esocom.de
privata projekto de Frank Merla
Pli ampleksa prezento, sed nur en la germana: hose.esocom.de
Wappen HolmHolm Wappen Seppensen
⋅ Esperanto Holm-Seppensen ⋅ Buchholz en la norda erikejo, Germanio
Enhavo: Ĝenerala · Arminiostatueto · Biciklado · Büsenbachtal · Erikeja savanto · Fervojo · Kirketo Holm · KUBAHOSE · Loĝejoj · Papilia parko · Muelilo de Seppensen · Muzeoj · Nana tunelo · Tendumejo ·

Ĝenerala

Holm-Seppensen

La komunumo Holm-Seppensen ekestis 1901, kiam por Holm kaj Seppensen estis planita komuna stacio ĉe la nova fervojo inter Buchholz kaj Soltau. En la vilaĝoj oni ne sukcesis interkonsenti pri la situo de la stacio. Do oni konstruis la stacion meze inter la vilaĝoj en la erikejon. Hodiaŭ Holm-Seppensen estas kun ĉ. sepmil enlolaĝantoj plej granda vilaĝo inter Seppensen, Holm-Seppensen kaj Holm (suden de Buchholz).

Holm-Seppensen estas per publika trafiko de Hamburg facile atingebla: Metronomtrajno direkto Bremen ĝis Buchholz. De Buchholz funkcias trajno al la direkto Soltau/Hannover. Tamen vi povas elekti esti ŝoforata de tie, se vi estas sen biciklo. Inter Buchholz kaj Holm-Seppensen estas 5 kilometroj.

En Holm-Seppensen vivas du esperantistoj, kiuj volonte gastigas aliajn esperantistojn. Se vi vizitas la nordon de la Luneburga Erikejo, nepre vizitu ankaŭ nin. Ni povas peri ferian apartamenton, Frank estas membro de Pasporta Servo, erikejsavanto kaj ŝatas esti ĉiĉerono. Se vi venos per aŭto al nia hejmo, bv ne lasi ĝin sur la korto, sed ĉe la strato.

Ni estas la fondintoj de la loka Esperantoklubo kaj ĝojas pri iu ajn subteno en la evoluo de la klubo. Momente Frank helpas al estontaj esperantistoj en Lüneburg. Pliajn nordgermanajn esperantistojn vi povas trovi per Maklerejo.de.

Holm-Seppensen

Enhavo

Arminiostatueto

Hermannsdenkmal En la teŭtoburga arbaro ekzistas 53 m alta statuo de Arminio. Detaloj legeblas en vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Arminio_(Ĥeruska_tribestro). Foto dekstre. Maldekstre estas foto de modelo de tiu statuo, kiu troveblas en Holm, zum Ölteich. La statueto estis donaco de hamburga senatano al instruisto en Holm. Post la malfondo de la lernejo en Holm neniu plu zorgis pri la statueto, kiu estis preskaŭ forgesita ĝis fajrobrigardistoj adoptis kaj renovigis ĝin. Nun la statueto ornamas la placon antaŭ la fajrobrigadejo. Hermannsdenkmal

Enhavo

Biciklado

HeideshuttleHoraro

Holm-Seppensen estas ideala elirejo por biciklaj ekskursoj. Se vi venas ne bicikle, vi tamen povas lui biciklo(j)n en proksima biciklejo Fahrradschloss. Dum la someraj monatoj funkcias buso kun remorko por bicikloj. Holm-Seppensen situas ĉe la ringo 3. Vidu la mapon.

La 23 kilometrojn longa rondveturo sude de Holm-Seppensen estas tre rekomendinda.

Holm-Seppensen rondveturo

Enhavo

Büsenbachtal

La valo de la rojo "Büsenbach" (Büsenbachtal) estas supozeble la plej konata kaj ŝatata celo en la norda erikejo. Tre interesa eco estas, ke videble la rojo (kvankam ne en truo sed) iom post iom malaperas en la grundo.

Bachschwinde
Büsenbachtal
Büsenbach

Enhavo

Erikeja savanto

Se vi sen ĉiĉerono vagadas tra la erikejo kaj ricevas problemojn reakiri vian elirpunkton, vi povas telefone voki helpon. Legu pli.

Enhavo

Fervojo

Heidesprinter

Maldekstre vi vidas hodiaŭan ekzempleron de trajnoj kiuj haltas en Holm-Seppensen. En Buchholz ili startas sur trako 11, kiu estas ĉe la sama kajo kiel trako 1 (direkto Hamburg). Estas iom kunfuze kaj ne tre facile trovi, ĉar estas kaŝita de la stacia domo.

Sube estas trajnoj de pli fruaj tempoj.

Bahnhof Buchholz
Stacio Buchholz: Klaku dekstre por akiri pli grandan foton.

Bahnhof Holm-Seppensen

Enhavo

Kirketo Holm

La kirketo estas sur biena korto, kiu situas dekstre de la muelilo de Holm.

Wassermühle Holm Gutskapelle Holm
Gutskapelle Holm

Enhavo

KUBAHOSE

Kulturbahnhof Holm-Seppensen

La iama stacidomo nun servas kiel kultura centro kaj ni revas iam tie instali Esperanto-klubon.

Enhavo

Loĝejoj

Airbnb Holm-Seppensen · Apartment Ho Se · Campingplatz Nordheide · Dat Falkenhuus · Ferienappartement Zywek · Ferienhaus Höllenschlucht · Ferienhof Rademacher (Thelsdorf) · Ferienzimmer Zwei Eichen · Heideruh · Lohmanns Landgasthaus mit Gästezimmern ·

Enhavo

Muelilo de Seppensen

Ankaŭ iom konfuziga estas la fakto, ke Seppensen estas norde de Holm-Seppensen kaj la muelilo de Seppensen situas en la sudo, pli proksima al Holm. Sed tio havas historiajn kaŭzojn. Bedaŭrinde la muelilo pli kaj pli defalas. Do, venu rigardi ĝin antaŭ ol ĝi malaperos. La lago apude estas tre vidinda.

Seppensener Mühle

Enhavo

Muzeoj

En Seppensen estas kelkaj domoj el la 17a kaj la 19a jarcento, kiuj funkcias kiel muzeo. De ekstere oni povas rigardi la domojn, de interne nur dum specialaj malfermoj.

Seppensen

Enhavo

Nana tunelo

Sub la trako de la fervojo estas tuneleto ne pli alta ol 1,50 m. La homoj de la vilaĝo nomas ĝin "Zwergentunnel", kiel nana tunelo. Fakte ĝi estis konstruata por tralasi akvon, kiu povas subite veni kiam multa neĝo rapide degelas.

Zwergentunnel
Zwergentunnel

Enhavo

Papilia parko

Ĉe la strato zum Mühlenteich, vidalvide de la Sniershus, troviĝas la papilia parko, kiun mi iam vizitos - eble kun gasto, kiu aparte interesiĝas pri papilioj.

Schmetterlingspark

Enhavo

Tendumejo

Se vi uzas ruldomon aŭ kompareblan tranoktilon aŭ ŝatas loĝi en ligna dometo, vi povas resti sur la t. n. Campingplatz-Nordheide. La tendumejo havas lageton kaj la tuto estas tre alloga.

Enhavo

esocom